viernes, 12 de agosto de 2022

Douglas-Tagoj 2022

La deksesaj Douglas-Tagoj okazos la 25-an, 26-an, 27-an kaj 28-an de aŭgusto en la belega kaj pitoreska Tebo (hispane: Teba). La ĉi-jara festo konsistigos el multaj spektakloj kaj ĝuindaĵoj kaj samtempe la festo lernigos al ni la historion de la bonkora Sir James Douglas el tri perspektivoj: kristana, araba kaj skota. La Malaga Deputitejo deklaris la Douglas-Tagojn «Eksterordinareca Festo de la Provinco». Tio indikas al ni, ke la festo ĝuas gravegan rekonon de la provincaj aŭtoritatoj kaj, aldone, la kvalito de ĉi tia festo estas eksterordinara.

 

Dum la disvolviĝado de la Douglas-Tagoj, ĉiuj vizitantoj ĝuos ĉiajn spektaklojn. La Magistrato de la Grafa Vilaĝo de Tebo (hispane: Villa Condal de Teba) jam pretigis interesajn programerojn. Ni, ekzemple, povos spekti rekreadojn pri la jam tre fama kaj por ni konata Sir James Douglas. Laste sed ne balaste, sufiĉas diri, ke ĉiuj vizitantoj ne nur gustumos la vilaĝan gastronomion, sed ankaŭ tiujn de Skotlando kaj de la antikvaj maŭroj.



 La reklamafiŝo de la 16-aj Douglas-Tagoj reprezentas la lokon, kie la koro kaj la restaĵoj de la kavaliro Sir James Douglas pace kuŝas. Temas pri la Preĝejo de St. Bride Kirk, en la vilaĝeto de la kavaliro. En la tomboŝtono estas gravurita jena teksto: «La bonkora Sir James Douglas, kiu pereis en batalo kontraŭ la maŭroj en Hispanio dum sia irado en la Sanktan Landon portante la koron de la reĝo Robert, en la 25-a de aŭgusto de la 1330-a jaro».

Por trovi pli da informo, jen la retejo de la Douglas-Tagoj (hispane): Douglas-Tagoj (Tebo)

Se vi ankoraŭ ne legis la historion de Sir James Douglas, vi povas ĝin legi en jena ligilo: La historio de Sir James Douglas


 

lunes, 9 de mayo de 2022

PILGRIMADO 2022

 Post dujara atendado pro la pandemio, finfine, oni povos ĝui la tradician Pilgrimadon. Ĝi okazos la 13-an, 14-an kaj 15-an de majo. Se vi volas scii pli pri ĉi tiu festo, la Magistrato de Tebo eldonis libreton, kies enhavo buntas: antikvaj fotografioj, programo, horaro de aŭtobusoj, mapoj kaj eĉ la buĝeto de la Magistrato por ĉi tia festo! 

Vi povas legi ĝin senpage (nur hispane) jene: https://mallonge.net/nz

martes, 28 de julio de 2020

GRAVA INCENDIO EN TEBO

La 26-an de julio, nian Esperanto-Tagon, okazis incendio en la montaro La Camorra. La incendio daŭrigis ekde la tria horo vespere ĝis la oka horo matene de la 27-a de julio, kaj la fajro afektis nur la montaron, sed ja estis proksima al mezlernejo kaj domoj. En la loko venis sesdek fajrobrigadistoj, kiuj laboris kun la apogo de tri helikopteroj. Poste, ili sciigis, ke kelkaj flamoj estis dek kvin metrojn altaj! Laŭ informo de la Magistrato, bruliĝis 37 hektaroj kaj oni investigas la kaŭzojn de tia tragedio.

Spektu jenan filmeton pri la incendio (farita de la fajrobrigadistoj):


miércoles, 15 de julio de 2020

DOUGLAS-TAGOJ 2020 NULIGITAJ!

Post voĉdonado, la magistrato de Tebo fine decidis nuligi la tre konatan feston. La Douglas-Tagoj ne okazos ĉi-jare pro la nuna pandemio de KOVIM-19, sed espereble ni povos ĝui ĝin venontjare!

Estu sanaj!

jueves, 4 de junio de 2020

DOUGLAS-TAGOJ 2020

Antaŭ nur kelkaj horoj la Magistrato de Tebo sendis mesaĝon al ĉiuj vilaĝanoj. Tiu mesaĝo enhavas klarigojn pri la venontaj festoj:
estis nuligitaj entute ok festoj (Tago de la Junularo kaj Pilgrimado, i.a.).

Tamen, la Douglas-Tagojn oni ja povos ĝui!: la Magistrato fine decidis ne nuligi, sed prokrasti ĝin. La Douglas-Tagoj estos festataj ekde la 4-a de septembro ĝis la 6-a de la sama monato. Kiel jam de kelkaj jaroj, mi volonte ĉiĉeronos kaj organizos e-renkontiĝon.

                                                                            

                                                                                    ESTU SANAJ!