viernes, 12 de agosto de 2022

Douglas-Tagoj 2022

La deksesaj Douglas-Tagoj okazos la 25-an, 26-an, 27-an kaj 28-an de aŭgusto en la belega kaj pitoreska Tebo (hispane: Teba). La ĉi-jara festo konsistigos el multaj spektakloj kaj ĝuindaĵoj kaj samtempe la festo lernigos al ni la historion de la bonkora Sir James Douglas el tri perspektivoj: kristana, araba kaj skota. La Malaga Deputitejo deklaris la Douglas-Tagojn «Eksterordinareca Festo de la Provinco». Tio indikas al ni, ke la festo ĝuas gravegan rekonon de la provincaj aŭtoritatoj kaj, aldone, la kvalito de ĉi tia festo estas eksterordinara.

 

Dum la disvolviĝado de la Douglas-Tagoj, ĉiuj vizitantoj ĝuos ĉiajn spektaklojn. La Magistrato de la Grafa Vilaĝo de Tebo (hispane: Villa Condal de Teba) jam pretigis interesajn programerojn. Ni, ekzemple, povos spekti rekreadojn pri la jam tre fama kaj por ni konata Sir James Douglas. Laste sed ne balaste, sufiĉas diri, ke ĉiuj vizitantoj ne nur gustumos la vilaĝan gastronomion, sed ankaŭ tiujn de Skotlando kaj de la antikvaj maŭroj.



 La reklamafiŝo de la 16-aj Douglas-Tagoj reprezentas la lokon, kie la koro kaj la restaĵoj de la kavaliro Sir James Douglas pace kuŝas. Temas pri la Preĝejo de St. Bride Kirk, en la vilaĝeto de la kavaliro. En la tomboŝtono estas gravurita jena teksto: «La bonkora Sir James Douglas, kiu pereis en batalo kontraŭ la maŭroj en Hispanio dum sia irado en la Sanktan Landon portante la koron de la reĝo Robert, en la 25-a de aŭgusto de la 1330-a jaro».

Por trovi pli da informo, jen la retejo de la Douglas-Tagoj (hispane): Douglas-Tagoj (Tebo)

Se vi ankoraŭ ne legis la historion de Sir James Douglas, vi povas ĝin legi en jena ligilo: La historio de Sir James Douglas


 

No hay comentarios:

Publicar un comentario