domingo, 13 de mayo de 2018

Kastelo de la Stelo.

LA KASTELO DE LA STELO.

En nia urbeto, Tebo, ni havas belegan kastelon. Ĝi nomiĝas "Kastelo de la Stelo". Ĝi estis konstruata de la almohadoj (kiuj devenas de Afriko kaj ili envadis Iberion).
Interesaj faktoj:

-Ĝia nomo en la araba estas Hisn Atiba.
-Romianoj komencis konstrui la kastelon.
-La kastelo okupas 25.000 kvadratajn metrojn ().
-Ĝi estas la plej granda kastelo el la tuta provinco Malago, Andaluzio.
-Ĝi havas 16 turojn kaj 3 pordojn.





Kuriozaĵo:
La kastelo tre gravas, ĉar okazis proksime batalo (batalo de Tebo) en kiu Sir James Douglas (fama militsenjoro de Skotlando) estis mortigita de la araboj.
Tio estas fama, ĉar ni festas ĉi-jare honore de ĉi tiu kuraĝa soldato, kiu helpis al la hispanaj kristanoj konkeri la kastelon.


No hay comentarios:

Publicar un comentario