LA LEGENDO DE LA KURAĜA KORO.
Sir James Douglas estis kavaliro de la reĝo Roberto Bruso, kiu volis kombati nekredantojn en la Sankta Loko. Li povis iri al neniu krucmilitoj, ĉar li bataladis kontraŭ la angloj dum sia tuta vivo. En lia mortlito, li demandis al siaj kamaradoj, ke ili elprenu sian koron kaj enteregu ĝin en Jerusalemo. Douglas akceptis tiun demandon kaj li gvidis la ekspedicion. Tiel komencis la vojo, kun la enbalzamigita koro de la reĝo, pendita de lia kolo en malgranda skatolo el arĝento, vojaĝante orienten.
Blazono de Sir James Douglas |
En la printempo de
la jaro 1330, Douglas kunigis dudek ŝildistojn kaj baldaŭ kunigus
ankaŭ ses kuraĝajn kavalirojn el Skotlando. Post halti en Flandrio,
ili daŭrigis tra la Manika Markolo, ili ĉirkaŭiris Galegion,
Portugalion kaj ili, finfine, alvenis Kastilien. Post tio, ili
decidis iri al Sevilio, trairante la riveron Gvadalkiviron. Samtempe, la
kastilianoj decidis invadi la kastelon de Tebo, kiu nomiĝas
“Castillo de la Estrella”.
La kastilia reĝo
Alfonso la 11-a konvinkis la grupon de la skota kavaliro kaj ili
enlistigis en la armeo de la monarĥo por kombati maŭrojn en Tebo.
En la batalkampo, du
malsamaj luktfakoj miksis. Skotlandanoj luktadis kontraŭ la angloj
en malfermitaj terenoj. Tamen, en la batalo de Al-Andaluso, ambaŭ
armeoj (kastilia kaj maŭra) disvolvis nekonatajn strategiojn por la
skotlandanaj kavaliroj.
La skotoj eligatis
je repuŝi la malamikan armistaron ĉe la rivereĝo. Dum la
batalbruego, Douglas vidis, ke la alia armeo ekretretis, do, li
impetis ilin nekonate, ke tio estis malnova nazaria kaptilo (torna
fugit), kiu konsistis je la falsa retreto por embuski al la
sekvantoj.
La kastilianoj jam
sciis pri tiu strategio, sed la skotaj ne sciis ĝin.
La 25-an de aŭgusto
de la jaro 1330, la koro de la kavaliro Sir James Douglas ĉesis bati
pro la atako de la nazarianoj. Laŭ la legendo, antaŭ la forpaso, li
ekkriis: “Antaŭen, kuraĝa kuro (Brave Heart), kien vi iras, vi
venkos, kaj Douglas sekvos vin aŭ li mortos survoje!”
Kiam Muhammed la 4-a
sciis, ke la skatolo apartenas al la skota reĝo, li sendis ĝin kaj
la korpon de la brava kavaliro al la kastilia monarĥo Alfonso la
11-a.
Sir James Douglas
estis entombigita en la abatinejo de Melrose, Skotlando, kune kun la
koro de sia estimata reĝo.
La loĝantoj de Tebo
aliris la urbon de Douglas, alceptataj kiel ĉevidantoj kaj adiaŭataj
kiel fratoj.
Ĉiujare, oni festas
la Douglas’ Days (tagoj de Douglas) en la monato, kiam la
kuraĝa kavaliro forpasis.
Festo honore de Sir James Douglas, Tebo |
“Nobla
koro neniam estos en paco, se ĝi malhavas liberecon.”
Tre interesa historio pri S. Douglas kaj la Tebo urbo, dankon.
ResponderEliminar