jueves, 26 de julio de 2018

Mallonga rakonto pri la historio de Tebo.

Hodiaŭ mi volas, ke vi ĉiuj konu la historion de Tebo, do, mi faris resumon de ĝi!

Dum la romiana dominado, Tebo estis unu el la plej gravaj loĝareoj en Baetica. Ĝi nomiĝis "Attegua" kaj estis en la nuna "Teba la Vieja" (Tebo la Malnova, esperante). Julio Cezaro skribis liajn librojn pri la intercivitana milito, kie li priskribis pri kiel Attegua, Tebo, estis konkerita en februaro de la jaro 45 a.K.E. post kiam la defendanto, Numanzio Flako, murdis altan numeron de loĝantoj. Ankaŭ skribis pri Tebo Suetonio kaj Hircio, kiu relatis la batalon de Munda en siaj komentarioj.
Malgraŭ ĉi tio, ni ne havas multajn restaĵojn (krom monerojn, amforojn, potojn...).
Busto de la romiana imperiestro Tiberio
 
Dum la araba dominado, la urbo translokiĝis. Ĝi nomiĝis "Ostipo" kaj poste "Ostebba" (de kiu devenas la nuna nomo).
La pastro Mariana, en la 15-a libro de sia "Ĝenerala historio de Hispanio", rakontas la konkerado de la urbo de Alfonso la 11-a, en aŭgusto de la jaro 1330 (http://ekkonutebon.blogspot.com/2018/07/la-legendo-de-la-kuraga-koro-brave-heart.html).
Tebo neniam apartenis al la arabaj, malgraŭ multaj sieĝoj. Tiutempe, ĝi havis unu el la plej granda jurisdikcio el la regiono kaj el ĝiaj kamparoj foriris multaj repopoluloj.
Kastelo de la Stelo


Nune, vi povas viziti la muzeon, la preĝejon kaj la kastelon (http://ekkonutebon.blogspot.com/2018/05/kastelo-de-la-stelo.html), i.a.
Restaĵoj en la muzeo de Tebo


No hay comentarios:

Publicar un comentario